Dum pasko 2012 la renkontiĝo PRINTEMPE okazos en la kunvenejo
"Marienburg" bele situanta super Mozelo kun vasta rigardo al la rivero.
Denove do PRINTEMPE estos proksima al Francio, Luksemburgio, Belgio kaj
Nederlando - ni esperas kaj fidas, ke estos ankaŭ ĉi-foje bele internacia
rondo de partoprenantoj, same kiel jam dum la du unuaj PRINTEMPE-kunvenoj.
Sur http://www.esperantoland.org/printempe
vi trovos kelkajn fotojn de la domo, pliajn informojn kaj la aliĝilon. La
aktuala kotizo validas ankoraŭ ĝis la fino de januaro - sed kompreneble
ni bonvenigas vian aliĝon aŭ viajn demandojn jam nun.
Ĉion bonan por la Nova Jaro - kaj eble dum pasko en PRINTEMPE, ĉu?
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand http://www.esperantoland.org